Sankta Lucio en la Olimpikoj
Aspekto
(Alidirektita el Sankta Lucio en la Somera Olimpiko 1996)
Sankta Lucio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpikoj en | ||||||||||||
Medaloj Rango: #111 |
oro 1 |
arĝento 1 |
bronzo 0 |
sumo 2 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Sportista teamo de Sankta Lucio en la Olimpikoj ekde la jaro 1996 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en jam ses someraj eldonoj de la sporta evento, ekskluzive en atletiko. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis sankt-luciaj partoprenantoj.
La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon. Tamen, en la Somera Olimpiko 2024 atingeblis du medaloj, ora kaj arĝenta, tiel ke la teamo en tiu olimpiko ricevis la 55-an rangon, kune kun la teamoj de Ĉilio kaj Ugando, kaj en ĉiuj olimpikoj sume nun havas la 111-an rangon.
Kunordigas la teamon la Olimpika Komitato de Sankta Lucio.