Sankta Maria de la Fontano
Aspekto
Sankta Maria de la Fontano | ||
---|---|---|
sanktejo • kristana preĝejo | ||
sanktejo, kristana preĝejo [+] | ||
Koordinatoj | 45° 12′ 6″ N, 9° 44′ 0″ O (mapo)45.2017539.733471Koordinatoj: 45° 12′ 6″ N, 9° 44′ 0″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1260 | |
Sankta Maria de la Fontano | ||
Vikimedia Komunejo: Madonna della Fontana (Camairago, Castelgerundo) [+] | ||
La Sanktejo de Sankta Maria de la Fontano (Itale: Madonna della Fontana) estas malgranda preĝejo de la 13-a jarcento kiu troviĝas en la loĝloko Camairago, en la komunumo Castelgerundo kaj la Provinco Lodi de Lombardio, Italio. Ĝi pli precize lokiĝas en meandro de rivero Adda inter Camairago, Cavacurta kaj Maleo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fiŝistoj starigis ĝin kredeble antaŭ 1261, esperante la protekton de Sankta Maria kontraŭ inundoj de la rivero Adda.
Apud la sanktejo, troviĝas fontano de dolĉa akvo, benita de Sankta Karlo Boromeo, kiun la tradicio konsideras mirakla.
En la 20-a jarcento kaj ĝis la 1970-aj jaroj, ĝi estis tre vizitata de pilgrimantoj kaj turistoj. Hodiaŭ, la loko estas vizitata dimanĉe okaze de mesoj.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Enirejo al la sanktejo
-
La fontano de la sanktejo