Saltu al enhavo

Sanktaluisa Bestoĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanktaluisa Bestoĝardeno
bestoĝardeno, neprofitcela organizaĵo [+]

LandoUsono
Koordinatoj38° 38′ 8″ N, 90° 17′ 26″ U (mapo)38.6355-90.2905Koordinatoj: 38° 38′ 8″ N, 90° 17′ 26″ U (mapo)

Sanktaluisa Bestoĝardeno (Misurio)
Sanktaluisa Bestoĝardeno (Misurio)
DEC
Lokigo de Misurio en Usono
Map
Sanktaluisa Bestoĝardeno

Vikimedia Komunejo:  Saint Louis Zoological Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Sanktaluisa Bestoĝardeno aŭ en angla Saint Louis Zoological Park, komune konata kiel St. Louis Zoo, estas bestoĝardeno en Forest Park (arbarparko) ĉe Sankta Luiso, Misurio, Usono. Ĝi estas agnoskata kiel ĉefa bestoĝardeno laŭ animala administrado, priserĉado, konservado, kaj edukado. La bestoĝardeno estas agnoskita de la Association of Zoos and Aquariums (AZA). La eniro estas senpaga baze sur publika subvencio el kultura instanco nome Metropolitan Zoological Park and Museum District; nur kelkaj partoj estas pagaj. Speciala ero estas la trajno Zooline Railroad, malgranda trajno por pasaĝeroj kiuj ĉirkaŭas la bestoĝardenon, haltinte ĉe la plej popularaj allogaĵoj. Sanktaluisa Bestoĝardeno estas malfermita ĉiutage de 9:00 a.m. ĝis 5:00 p.m.[1] Dinoroarus estas unu el la nuraj ekspoziciaĵoj en la Zoo kiu postulas enirpagon.[2]

La urbo aĉetis la unuan montraĵon, nome la Flugokaĝo, el la Smithsonian Institution post la Sanktaluisa Ekspozicio de 1904: post la starigo de la bestoĝardeno, oni aldonis novajn montrojn, areojn kaj konstruaĵojn dum jardekoj por plibonigi la zorgadon de animaloj, la gamo de animaloj kaj habitatoj montritaj, same kiel la edukadon kaj interpretadon.

38° 38′ 06″ Nordo 90° 17′ 24″ Okcidento / 38.635 °N, 90.290 °U / 38.635; -90.290 (mapo)

  1. Saint Louis Zoo in St. Louis, Missouri. Arkivita el la originalo je 2022-07-31. Alirita 2022-08-7.
  2. Saint Louis Zoo. Arkivita el la originalo je 2022-12-5. Alirita 2022-12-5.