Sanktejo de la Mantelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanktejo de la Mantelo
moskeo [+]
Koordinatoj31° 37′ 11″ N, 65° 42′ 29″ O (mapo)31.619665.708Koordinatoj: 31° 37′ 11″ N, 65° 42′ 29″ O (mapo)

Sanktejo de la Mantelo (Afganio)
Sanktejo de la Mantelo (Afganio)
DEC
Sanktejo de la Mantelo
Sanktejo de la Mantelo
Lokigo de Afganio en mondo

Map
Sanktejo de la Mantelo
vdr

La Sanktejo de la Mantelo (paŝtoe: Kerka Ŝarif) estas moskeo kiu situas apude al la ĉefa moskeo en Kandahar, Afganio. Ĝi enhavas la Kerka, nome mantelo laŭdire vestita de la islama profeto Muhammad. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej belaj islamaj lokoj en Afganio, kaj eĉ konsiderata foje kiel "koro de Afganio".[1]

La ekstero estas el verda marmoro el Laŝkar Gah, kun azuleĥoj kaj kovritaj arkaroj. La mantelo mem estas kaŝita ene de la moskeo kaj estas rare vidata. Ĝi estis konservita fare de la sama familio dum ĉirkaŭ 250 jaroj.[2] Ties gardistoj tradicie montris ĝin nur al agnoskitaj estroj de Afganio, kvankam en tempo de grandaj krizoj kiaj naturaj katastrofoj, ĝi estis publike montrita kiel rimedo de reasekuro.[2]

31° 37′ 11″ Nordo 65° 42′ 29″ Oriento / 31.6196 °N, 65.7080 °O / 31.6196; 65.7080 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Cloak of the Prophet. npr.org. Alirita 2008-06-12.
  2. 2,0 2,1 Sieff, Kevin. "A fight for Afghanistan’s most famous artifact." washingtonpost.com Alirita la 30an de Decembro, 2012.