Santa Casa (Votuporanga-SP)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Santa Casa de Votuporanga)
Santa Casa
Santa Casa de Misericórdia de Votuporanga
malsanulejo
Komenco 31-a de julio 1946 (Inaŭguro: 16 de aprilo 1950)
Lando(j) Brazilo vd
Sidejo Votuporango

 Brazilo

Situo Votuporanga
Tipo Publika malsanulejo
Retejo santacasavotuporanga.com.br
vdr

Santa Casa de Misericórdia de Votuporanga (sankta kompatema domo de Votuporango) estas malsanulejo en la brazila urbo Votuporango. Kiel neprofitcela homama institucio, 70% de ĝiaj servoj estas donitaj al profitantoj de SUS, la brazila publika sansistemo.

Santa Casa estis fondita la 31-an de julio 1946, sed ĝia inaŭguro okazis la 16-an de aprilo 1950, en kiu partoprenis pluraj personecoj de la urbo, inkluzive doktoro Miguel Gerosa, kiu estis unu el la grandaj entuziasmuloj de la hospitalo.

En 1950, la klinika kunlaborantaro konsistis el kuracistoj D-ro Miguel Gerosa, D-ro Valter Eleutério Rodrigues, D-ro Gumercindo Hernandes Morales, D-ro Álvaro, D-ro Joaquim Figueira da Costa, D-ro Hermínio Sanches, D-ro Rui Pedroso, D-ro Wilson Cury kaj D-ro Elcio. Ekzistis ankaŭ teamo da 30 profesiuloj kiel ekzemple Otília Carneiro, la nura norma flegistino tiutempe. Nuntempe Santa Casa havas pli ol 1000 dungitojn kaj ĉirkaŭ 300 kuracistojn.

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]