Votuporango
Votuporango | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Brazilo | ||
Ŝtato | São Paulo | ||
Regiono | São José do Rio Preto | ||
Fondita | 8-a de aŭgusto de 1937 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 159 (2024) | ||
Loĝdenso | 238,07 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 25′ S, 49° 58′ U (mapo)-20.422777777778-49.972777777778Koordinatoj: 20° 25′ S, 49° 58′ U (mapo) | ||
Alto | 525 m (INDI) | ||
Areo | 420,703 km² (42 070,3 ha) | ||
Horzono | UTC-3 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Votuporanga [+] | |||
Votuporango[1], portugale Votuporanga, estas urbo kaj municipo en Brazilo. La municipo Votuporango estas unuo sur la teritorio de la subŝtato San-Paŭlo, en plena uzo de sia politika, leĝodona, administra kaj financa aŭtonomio, laŭ la kondiĉoj garantiitaj de la konstitucioj federacia kaj subŝtata, kaj estas regata de la municipa organiza leĝo.
La povoj leĝodona kaj plenuma de Votuporango estas sendependaj kaj harmonie inter si, kaj kune ekzercas la registaron.
Propraj flago, blazono kaj himno estas simboloj de la urbo, reprezentantaj ĝiajn kulturon kaj historion.
La municipo havas sian sidejon en la urbo Votuporango, kaj krome la municipa distrikto Simonseno estas parto de ĝi, kiu povas krei, organizi kaj nuligi municipajn distriktojn, laŭ la subŝtata leĝaro.
La ĉefa municipa kalendara tago de Votuporanga esta la 8-a de aŭgusto.
Laŭ takso de IBGE en 2024 la municipo havis 100.159 loĝantojn en la 1-a de julio. Laŭ popolnombrado de IBGE en 2022 la municipo havis 96.634 loĝantojn en 420,703 km² (loĝdenso 229,70 loĝ./km²).
Historio
[redakti | redakti fonton]La 28-an de decembro 1936 la firmao Companhia Agrícola Francisco Schimidt S/A, kiu havis monmalfacilaĵojn pro la krizoj de la kafokulturo, pagis siajn ŝuldojn kun la germana eksporta kompanio Theodor Wille & Cia, donante al ĝi kiel pagojn du terpecojn, unu el ili la bieno Votuporanga, entute 11.340,14 ter-buŝeloj (27.443,14 hektaroj), situanta en la bieno Marinheiro de Cima, en la municipo Tanabio, tiam municipa distrikto de Monte-Aprazivelo .
La germana kompanio starigis la firmaon Empreza Paulista Para Retalhar Terras kun la celo dividi la akiritajn areojn kaj, en la unuaj tagoj de februaro 1937, sendis la inĝenierojn Guilherme Von Trumbach kaj Otto Rittl al la regiono, helpate de s-ro Pascoal Albanese, loĝanto de Tanabio kaj laŭ lia propono, ili flankenmetis parton de la areo, destinante ĝin al formado de kerno de estonta vilaĝo.
La 14-an de marto de la sama jaro, rajdantoj foriris de la ĉefsidejo de la bieno por serĉi la idealan lokon por la nova vilaĝo kaj survoje ili trovis la signon de la malnova bieno, kaj la nomo estis elektita: Votuporanga, laŭ propono de s-ro Sebastião Almeida de Oliveira.
Areo da 30 ter-buŝeloj (72,60 hektaroj), estis rezervita por la afero kaj 12 dom-blokoj, placoj kaj stratoj estis aranĝitaj, kaj la 8-an de aŭgusto 1937, kun rostokrado, muzikgrupo, katira danco, multaj paroladoj kaj kun la beno de kamparkruco fare de la pastro Izidoro Cordeiro Paranhos, la vilaĝo Votuporango estis inaŭgurita.
La 1-an de januaro 1945, la vilaĝo ricevas la urban jurisdikcion kaj estis levita al la kategorio de municipo, estante nomumita kiel la unua urbestro la notario de Ameriko-de-Kampo, s-ro Francisco Vilar Horta, kaj la 13-an de junio 1945, la komarko Votuporango estas instalita, estante nomumita kiel la unua juĝisto d-ro Nelson Ferreira Leite.
Bankoj
[redakti | redakti fonton]- BB (Ag. 0268)
- BB (Ag. 5840)
- Bradesco (Ag. 0025)
- Caixa (Ag. 0364)
- Caixa (Ag. 4891)
- Itaú (Ag. 0504)
- Itaú (Ag. 8224)
- Mercantil do Brasil (Ag. 0341)
- Santander (Ag. 1562)
- Santander (Ag. 3568)
Edukado
[redakti | redakti fonton]- Votuporanga Eduka Fondaĵo
- Votuporanga Universitata Centro
- Federacia Instituto de San-Paŭlo
- Lernejo Manoel Lobo
- Lernejo Dinâmica
- Lernejo SESI
- Lernejo UNIFEV
- Lernejo Celtas
- Adventisma lernejo
Gazeto, radio kaj TV
[redakti | redakti fonton]Hotelo
[redakti | redakti fonton]- Hotelo LA
- Hotelo Firenze
- Hotelo Ville Gramadão
- Hotelo Votuporanga Palace
- Hotelo Revitalle
- Hotelo Premier
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Klubo
[redakti | redakti fonton]Notariejo kaj registrejo
[redakti | redakti fonton]- 1º Cartório de Notas
- 2º Cartório de Notas
- Cartório de Registro Civil
- Cartório de Registro de Imóveis
Religio
[redakti | redakti fonton]- Adventisma eklezio
- Episkopujo de Votuporango
- Paroĥo São Bento
- Paroĥo Santa Luzia
- Presbiteriana Eklezio
- Spiritisma Centro Bezerra de Menezes
- Spiritisma Centro Emanuelo
- Spiritisma Centro Humberto de Campos
- Spiritisma Centro Vojo al Damasko
- Spiritisma Domo Paca Angulo
- Spiritisma Grupo Mario de Nazareto
Sanzorgado
[redakti | redakti fonton]Servo
[redakti | redakti fonton]- APAE
- Flughaveno Domingos Pignatari
- SAEV
- Tombejo Ĝardeno de Floroj
- Tombejo Petronilo Gonçalves da Silva
- VOTUPREV
Sporto
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]Referenco
[redakti | redakti fonton]- ↑ Propono de kriterioj por esperantigo de nonoj de brazilaj subŝtatoj kaj urboj portugale
- ↑ Organiza leĝo de la municipo Votuporango portugale
- ↑ Informpaĝo sur la retejo de IBGE portugale
- ↑ Informpaĝo en la retejo de la plenuma povo de Votuporango Arkivigite je 2021-08-08 per la retarkivo Wayback Machine portugale