SAEV

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SAEV
Superintendência de Água, Esgotos e Meio Ambiente de Votuporanga
homo
Komenco 5-a de decembro 1968
Sidejo Votuporango
Tipo urba publika organizaĵo
Retejo https://www.saev.com.br
vdr

SAEV, portugala mallongigo por Superintendência de Água, Esgotos e Meio Ambiente de Votuporanga, konata ankaŭ kiel SAEV-Ambiental, estas urba publika organizaĵo fondita la 5-an de decembro 1968 en administrado de urbestro Dalvo Guedes, per la dekreto n-ro 1.057/68, kaj firmigita de la leĝo n-ro 1.072 je la 30-a de decembro 1968.

SAEV celas studi, plani kaj plenumi, ĉu rekte ĉu per kontrakto kun kompanioj fakaj pri sanitara inĝenierado, la farojn rilatajn al la konstruado, ekspansio, restrukturado kaj funkciado de publikaj trinkakvaj kaj sanitaraj kloakaĵaj provizaj sistemoj, pluvakvaj galerioj, reaperado aŭ refarado de urbaj vojoj, publika purigado kaj mediaj agoj.

Oni povas diri, ke la historio de SAEV komenciĝis en 1953, jaro en kiu la plenuma povo de Votuporango faris studojn por proviza akva sistemo kaj petis financojn de la subŝtata registaro. Sub administrado de la urbestro João Gonçalves Leite, ĉirkaŭe 1958, komenciĝis la laboroj de la distribu-sistemo, kaj la 17-an de decembro 1960 la urbestro Hernani de Mattos Nabuco inaŭguris la stacion, kiu estis produktanta 266.000 litrojn da akvo po unu horo. Tiutempe Votuporango havis 8.000 loĝantojn kaj tiu sektoro tiam estis tute

administrata de la urba departemento pri akvo kaj kloakaĵo.

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]