VOTUPREV
Aspekto
VOTUPREV | ||
---|---|---|
Instituto de Previdência do Município de Votuporanga | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 21-a de decembro 2011 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Publika organizaĵo | |
Celo | Sociala sekureco | |
Retejo | www.votuprev.com.br | |
VOTUPREV, portugala mallongigo por Instituto de Previdência do Município de Votuporanga, estas urba publika organizaĵo, kreita per la Komplementa Leĝo n-ro 199, la 21-an de decembro 2011, por komenci agadojn la 1-an de aprilo 2012.
VOTUPREV havas juran personecon, aŭtonomecojn administran kaj financan, kaj respondas pri administrado de la socialsekureca sistemo por publikaj servistoj de Votuporanga laborantaj en la urbodomo, magistratejo kaj publikaj organizoj, kiel SAEV kaj VOTUPREV mem.
La administradon plenumas estraro kunmetita de kvar dungitoj. Estas du konsilantaroj, tiu fiska kaj tiu administra, konsistantaj el po kvin membroj, respondecaj pri kontrolado administrado de VOTUPREV.