Spiritisma Centro Bezerra de Menezes (Votuporanga-SP)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Spiritisma Centro Bezerra de Menezes
Associação Beneficente Dr. Bezerra de Menezes
Komenco 2-a de februaro 1978
Sidejo Votuporango

 Brazilo

Tipo Religiejo
Fondinto(j) Spiritistoj el la loka Spiritisma Centro Emanuelo (Votuporanga-SP)
Retejo Fejsbuk-paĝo
vdr

La Spiritisma Centro Bezerra de Menezes (oficiala nomo portugale: Associação Beneficente Dr. Bezerra de Menezes) estas spiritisma kaj bonfara asocio en Votuporango, Brazilo, fondita la 2-an de februaro 1978.

Kun sidejo en la kvartalo Cidade Nova la asocio estis kreita por tiea sociala laboro, fare spiritistoj venintaj el la loka Spiritisma Centro Emanuelo.

Unu el la fondintoj de la asocio estas Constantino Santoro (1926-2017), konata kiel Kapitano Santoro, kiu estis ĝia prezidanto dum 33 jaroj.

[1] [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]