Santibáñez el Alto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Santibáñez el Alto
Santib.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10859 [+]
Politiko
Urbestro Valentín Porras García
Demografio
Loĝantaro 446  (2008)
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 6° 33′ U40.1856987-6.5474568Koordinatoj: 40° 11′ N, 6° 33′ U [+]
Alto 650 m [+]
Areo 99 07 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Situo de la komunumo en Hispanio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Santibáñez el Alto [+]
v  d  r
Information icon.svg

Santibáñez el Alto estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Ĝi kreiĝis por defendaj celoj, do estas sur montopinto kaj de tie videblas belajn pejzaĝojn. La arkitekturo estas montara kun mallarĝaj stratetoj kaj akvo fluanta meze de la stratoj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas santibañejos. La censita populacio en 2008 estis de 446 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Santibáñez el Alto estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 650 m. La areo de ties teritorio estas de 99,07 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Santibáñez el Alto inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

558 537 518 501 485 480

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo kaj domaro: antikve konata per la nomo de San Juan de Máscoras, Santibáñez el Alto konservas la plej grandan fortikaĵon de la sierra de Gata. La kastelo, kaj la tuta vilaĝo estas de islama deveno. En la kastelo oni rekonas tri etapojn: la praa korespondas al la 9-a jarcento kaj 10-a jarcento, ĉio nun prskaŭ en ruinoj, krom la turo kiu ankoraŭ staras. La kastelo videblas en la blazono de la vilaĝo.
  • Natura naĝejo: situa ĉe la ŝoseo al Montehermoso, en la suba parto de la municipa teritorio. Kun trinkejo kaj malvarma akvo.
  • Turo de la Almenara: iel la simbolo de la okcidento de la Sierra de Gata, ĉar videblas el la tuta komarko.