Saracuruna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Saracuruna
rivero • kvartalo de Brazilo
Administrado
Lando Brazilo
Demografio
Geografio
vdr

Saracuruna estas kvartalo de la urbo Duque de Caxias, en la subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, Brazilo. Ĝi estas parto de la 2-a distrikto de tiu urbo.

Saracuruna estas konata en la subŝtato Rio-de-Ĵanejrio kiel finstacio de la trajna linio Central do Brasil, ankaŭ estante komenco de la linioj Vila Inhomirim (ĝis Magé, proksima urbo) kaj Guapimirim (alia urbo proksime).

Ĉe la kvartalo estas la Ĝenerala Malsanulejo de Saracuruna, grava malsanulejo de la aglomeraĵo de Rio-de-Ĵanejro.

Proksime de Saracuruna estas la petrola distilejo REDUC, unu el tiuj plej gravaj en Brazilo, en la kvartalo de Campos Elísios, ankaŭ en la 2-a distrikto de Duque de Caxias.