Duque de Caxias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duque de Caxias
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 25000-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 886 917  (2016) [+]
Loĝdenso 1 909 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 47′ S, 43° 19′ U (mapo)-22.785833333333-43.311944444444Koordinatoj: 22° 47′ S, 43° 19′ U (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 464,573 km² (4 645 7.3 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Duque de Caxias (Brazilo)
Duque de Caxias (Brazilo)
DEC
Duque de Caxias
Duque de Caxias
Situo de Duque de Caxias

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Duque de Caxias, Rio de Janeiro [+]
vdr

Duque de Caxias (=Duko de Caxias) estas municipo kaj metropolo de la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio. Ĝi estas ankaŭ sidejo de diocezo. La municipo kuŝas en urbaro de Rio-de-Ĵanejro, kie estas la tria plej popolriĉa komunumo. La komunumo limas kun Rio-de-Ĵanejro, kiel ties antaŭurbo, eĉ Duque de Caxias estas la dua plej popolriĉa antaŭurbo de la iama ĉefurbo. La loknomo venis de Luís Alves de Lima e Silva, kiu estis duko de Caxias, ankaŭ soldato kaj patrono de la brazila armeo naskiĝis ĉi tie en 1803.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

En la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Librejo de Duque de Caxias
Vido en Duque de Caxias

Duque de Caxias kuŝas ĉe la okcidenta bordo de la Guanabara Golfo de Atlantiko en sudorienta parto de la lando. Rio-de-Ĵanejro kaj Nova Iguaçu troviĝas po 15, Magé 33, Belo Horizonte 326, Guarulhos 338, San-Paŭlo (urbo) 348, Campinas 387, Curitiba 670, Braziljo 917, Goiânia 923, Porto Alegre 1125, Campo Grande 1197, Salvador de Bahio 1202, Maceió 1668, Recife 1869, Teresina 1970, Natalo (Brazilo) 2081, São Luís 2257, Belém 2438, Manaus 2834 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio komenciĝis en 1568 tiam nomata "Miriti". La loĝantoj kultivis sukerkanojn, maizojn, fabojn kaj rizojn. En la 16-a jarcento la loko apartenis al Nova Iguaçu. La loko estis ankaŭ ripozejo de komercistoj. Pro apero de la homaj malĝustaj agoj en la proksimeco marĉoj estiĝis, la amase aperintaj moskitoj donis al la homoj febrojn. En 1850 la situacio estis katastrofa, ĉar la epidemio aperis dum kelkaj jardekoj. En 1888 la sklavoj liberiĝis, samtempe malario kaj aliaj malsanoj disvastiĝis. Tamen tiutempe ankaŭ la fervojo atingis Meriti, tial Rio-de-Ĵanejro kaj aliaj urboj estis tuj atingeblaj. En 1931 estis kreita la distrikto de Caxias, en 1943 oni deklaris municipon ricevanta la nomon de Duque de Caxias.

Vido en Duque de Caxias

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Duque de Caxias la ĉefaj ekonomiaj agadoj estas la industrio (kemiaĵoj, petroloj, metalurgioj, plastoj, meblaro, teksaĵoj, vestaĵoj) kaj komercado.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Duque de Caxias havas tropikan klimaton. La temperaturo varias inter 14-40 °C.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kampusoj funkcias en Duque de Caxias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]