Golfo de Guanabara
| Golfo de Guanabara | ||
|---|---|---|
| golfo [+] | ||
| Akvejo | Atlantiko | |
| Koordinatoj | 22° 47′ 26″ S, 43° 9′ 20″ U (mapo)-22.790427777778-43.155669444444Koordinatoj: 22° 47′ 26″ S, 43° 9′ 20″ U (mapo) | |
| Maksimuma longo | 31 km (19 mi) | |
| Maksimuma larĝo | 28 km (17 mi) | |
| Akvokolektejo | 381 km² (38 100 ha) [+] | |
| Areo | 381 km² (38 100 ha) [+] | |
![]() |
||
| Golfo de Guanabara | ||
La golfo de Guanabara aŭ evitinde guanabara golfo[1] (portugale Baía da Guanabara [ɡwanaˈbaɾɐ]) estas oceana golfo situanta en sudorienta Brazilo en la subŝtato Rio-de-Ĵanejrio. Ĉe ties okcidenta bordo kuŝas la urboj Rio-de-Ĵanejro kaj Duque de Caxias, kaj ĉe ties orienta bordo kuŝas la urboj Niterói kaj São Gonçalo. Kvar aliaj municipoj ĉirkaŭas la bordojn de la golfo. La guanabara golfo estas la dua plej granda golfo laŭ areo en Brazilo (post la Golfo de Ĉiuj Sanktuloj), kun 412 km² kaj perimetro de 143 km.
La guanabara golfo estas 31 km longa kaj 28 km larĝa je ties maksimumo. Ties 1.5 km larĝa buŝo estas flankita de la orienta pinto de Pico do Papagaio (Papaga Beko) kaj la orienta pinto de la monto nomata Sukerpano (portugale morro do Pão de Açúcar).
La nomo Guanabara derivas el la tupia lingvo, goanã-pará, el gwa "golfo", plus nã "simila al" kaj ba'ra "maro". Tradicie, ĝi estas ankaŭ tradukita kiel "marmamo."
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- (Januaro 2006) “Fisheries and Conflicts in Guanabara Bay, Rio de Janeiro, Brazil (Fiŝkaptado kaj konfliktoj en la golfo de Guanabara, Rio-de-ĵanejro, Brazilo)”, Brazilian Archives of Biology and Technology (brazilaj arkivoj de biologio kaj teknologio) 49 (1), p. 79–81. doi:10.1590/s1516-89132006000100010.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La vorto golfo de Guanabara fakte pli taŭgas por eviti misan impreson de la vortumo Guanabara golfo, ke la vorto "Guanabara" estus esperantlingva adjektivo, kio ĝi ne estas: PIV kaj aliaj esperantaj vortaroj ne dokumentigas tian vorton, ankaŭ la sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 ne - la vorto estas simple portugala substantivo Guanabara [ɡwanaˈbaɾɐ], kiu nur povus pseŭdo-ŝajni esperantlingva.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Arariboia
- Franca Antarkto
- Insulo Villegagnon
22° 47′ 26″ Sudo 43° 09′ 20″ Okcidento / 22.790426 °S, 43.15567 °U (mapo)





