Sarah Palin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarah Palin
Sarah Palin

Sarah Heath PALIN (11-an de februaro 1964 en Sandpoint, Idaho) estas ekde la 4-a de decembro 2006 guberniestrino de usona federacia ŝtato Alasko kaj la unua virino, kiu oficas tiun pozicion tie.

Ŝi diplomiĝis en 1987 pri komunikado kaj ĵurnalismo en Universitato de Idaho. En 1996 ŝi decidis fariĝi politikistino kaj elektiĝis urbestrino de la urbeto Wasilla en Alasko, tio ŝi estis ĝis 2002 kiam ŝi malvenkis kontraŭ alia kandidato. De 2003 ĝis 2004 ŝi servis por komisarejo pri la nafto- kaj gaso-trovaĵoj en Alasko. Protestante pri malbona ofica konduto de respublikanaj kolegoj ŝi demisiis. En 2006 ŝi elektiĝis guberniestrino de la ŝtato Alasko.

John McCain, la kandidato de la respublikanoj por la prezidenteco en 2008, nomumis ŝin la 29-an de aŭgusto kandidatino por la vicprezidenteco.

Palin estas patrino de kvin infanoj, kaj estas la edzino de Todd Palin, entreprenisto. Ili loĝas en Wasilla, Alasko.