Sarah Palin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarah Palin
5.3.10SarahPalinByDavidShankbone.jpg
Persona informo
Sarah Palin
Naskonomo Sarah Louise Heath
Naskiĝo 11-an de februaro 1964 (1964-02-11) (59-jara)
en Sandpoint
Religio kristanismo [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko IdahoAlasko • Wasilla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater University of Hawaiʻi at Hilo • North Idaho College • Universitato de Idaho • Wasilla High School • Havaja Pacifika Universitato • Matanuska–Susitna College [#]
Partio Respublikana Partio [#]
Subskribo Sarah Palin
Familio
Patro Charles Richard 'Chuck' Heath [#]
Patrino Sarah 'Sally' Sheeran [#]
Edz(in)o Todd Palin [#]
Infanoj Bristol Palin • Piper Palin • Track Palin • Willow Palin • Trig Palin [#]
Profesio
Okupo politikisto • aŭtobiografo • modelo • aktivisto kontraŭ vakcinoj • partoprenanto de belec-konkurso • sporta ĵurnalisto • sporta anoncisto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sarah Heath Palin (11-an de februaro 1964 en Sandpoint, Idaho) estas ekde la 4-a de decembro 2006 guberniestrino de usona federacia ŝtato Alasko kaj la unua virino, kiu oficas tiun pozicion tie.

Sarah Palin (2008)
Sarah Palin (2007)

Ŝi diplomiĝis en 1987 pri komunikado kaj ĵurnalismo en Universitato de Idaho. En 1996 ŝi decidis fariĝi politikistino kaj elektiĝis urbestrino de la urbeto Wasilla en Alasko, tio ŝi estis ĝis 2002 kiam ŝi malvenkis kontraŭ alia kandidato. De 2003 ĝis 2004 ŝi servis por komisarejo pri la nafto- kaj gaso-trovaĵoj en Alasko. Protestante pri malbona ofica konduto de respublikanaj kolegoj ŝi demisiis. En 2006 ŝi elektiĝis guberniestrino de la ŝtato Alasko.

John McCain, la kandidato de la respublikanoj por la prezidenteco en 2008, nomumis ŝin la 29-an de aŭgusto kandidatino por la vicprezidenteco.

Ŝi rezignis sian ŝtatestrecon en julio 2009.

Palin estas patrino de kvin infanoj, kaj estas la edzino de Todd Palin, entreprenisto. Ili loĝas en Wasilla, Alasko.