Bogota Savano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Savano Bogota)
Bogota Savano
altaĵo [+]

LandoKolombio
Koordinatoj5° 11′ 47″ N, 73° 57′ 31″ U (mapo)5.19626-73.9586Koordinatoj: 5° 11′ 47″ N, 73° 57′ 31″ U (mapo) [+]

Areo4 251,6 km² (425 160 ha)
vdr

La Bogota Savano (hispane Sabana de Bogotá) estas sub-regiono situa en la geografia centro de Kolombio, sur la orienta montaro Cordillera Oriental, en la suda parto de la altebenaĵo altiplano cundiboyacense, nome la altebenaĵo plej etenda de la kolombiaj Andoj, kun averaĝa alto de 2 600 msm. Sed studoj faritaj pri ekosistemoj kaj biomoj determinis ke la "Sabana de Bogotá" ne estas reale propra savano, ĉar tiuj havas kiel ĉefa trajto altajn temperaturojn kaj malmultan pluvon, kio pruvas ke vere tiu altebenaĵo ne estas savano kiel ekosistemo, ĉar en ĝi estas oftaj pluvoj kaj la temperaturoj estas ĝenerale sub 20º C.

Humedal Tibabuyes.

La Bogota Savano havas sistemon de naturaj lagetoj kaj marĉoj kiuj funkcias kiel reguliloj de malsekeco. Agante kiel "sponĝoj" de la akvokvantoj de la rivero Bogoto kaj de ties alfluantoj, ili, kiel la lageto nome Humedal Tibabuyes, utilas kiel naturaj stokejoj kaj rezervejoj por la kolektado de pluvakvo kaj ili estas natura sistemo de filtrado kaj purigo de la akvo, ekzemple tre poluita en la rivero Bogoto. Krome, ili konstituas elstaran rezervejon de flaŭro kaj faŭnao de la regiono.