Scenarplano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Scenarplano por la podkasto, Radio Adventures of Dr. Floyd (“La radiofonaj aventuroj de D-ro Flojd”), la kvarcent-oka epizodo

Scenarplano estas grafika aranĝilo en la formo de ilustraĵojbildoj kiun oni sinsekve aperigas por antaŭbildigi al si filmon, animacion, moviĝeman grafikaĵon aŭ sekvencon de interagebla komunikaĵo. La laborejo de Walt Disney disvolvis scenarplanadon, kiel oni konas ĝin hodiaŭ, dum la fruaj 1930-aj jaroj, kvankam kaj Disney kaj aliaj animacio-studioj pli frue utiligis similajn procezojn.

Unu desegno de la dana artisto kaj filminstruisto Simon Bang el la scenarplano por lia filmo Arn, 2007
Scenarplano por la rolluda malfermkoda programaro Ryzom

Originoj[redakti | redakti fonton]

Multe da granda-buĝetaj mutaj filmoj estas scenarplanitaj, sed oni perdis la plej granda parto de tiu materialo dum la detruado de studiarkivoj dum la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj. Georges Méliès estis pionira filmisto kiu uzis scenarplanojn kaj antaŭenscenigan arton por laŭplane bildigi vidajn efektojn.[1]

Tamen scenarplanadon en la hodiaŭa formo evoluigis la Walt Disney-studio dum la fruaj 1930-aj jaroj.[2] En la biografio de sia patro, The Story of Walt Disney (“La rakonto pri Walt Disney”, 1956), Diane Disney Miller klarigis ke la unuaj kompletaj scenarplanoj estis kreitaj por la Disney-filmeto Three Little Pigs (“La tri porketoj”, 1933).[3]

Laŭ John Canemaker, en sia Paper Dreams: The Art and Artists of Disney Storyboards (“Paperrevoj”, 1999), la unua scenarplanoj de la Disney-studio evoluis kiel rakontoskizaj bildstrioj kreitaj dum la 1920-aj jaroj por ilustri konceptojn de animaciaj filmetoj, ekzemple Plane Crazy kaj Steamboat Willie, kaj baldaŭ la ideon adoptis aliaj studioj.<rev name="Canemaker">John Canemaker (1999). Paper Dreams: The Art and Artists of Disney Storyboards (“Paperrevoj: la arto kaj la artistoj de la Disney-scenarplanojn”), Hyperion Press. Dua eldono de Disney Editions Deluxe, 2006. ISBN 978-0786863075.</ref>

Laŭ Christopher Finch en The Art of Walt Disney (1974), Disney atribuis al la animaciisto Webb Smith la ideon: desegninte scenojn sur apartaj folioj de papero, kiujn li alpinglis sur afiŝtabulon por sinsekve rakonti historion, Smith tiel kreis la unuan scenarplanon.[4] Krome, Disney unue rekonis la neceson, ke studioj subtenu apartan "rakontsekcion" kun specialiĝintaj scenarplanartistoj (t.e., nova, aparta ofico disde la animaciistoj), kiam li ekkomprenis ke spektantaroj ne spektus filmon se ĝia rakonto lasus ĉion indiferente al la karakteroj.[5][6][7] La dua studio kiu traŝanĝis el "rakontoskizoj" ĝis scenarplanoj estis la laborejo de Walter Lantz je frua 1935;[8] antaŭ 1936 la studioj de Harman-Ising kaj Leon Schlesinger simile agis. Antaŭ 1937 aŭ 1938, ĉiuj usonaj animacio-studioj uzis scenarplanadon.

Gone with the Wind (“Forigita per la vento”, 1939) estis unu el la unuaj realagadaj filmoj, kiujn oni tute scenarplanis. David O. Selznick, la kinproduktoro de la filmo, igis sian produktodizajniston, William Cameron Menzies, dizajni ĉiun filmitan planon de la filmo. Scenarplanado iĝis populara en realagada kinfarado dum la fruaj 1940-aj jaroj kaj kreskiĝis norma perilo prebildigi filmojn. Scenarplanoj nun estas esenca parto de la kreiva procezo.

Kutimaĵo[redakti | redakti fonton]

Filmo[redakti | redakti fonton]

Filma scenarplano aŭ planara kartono estas antaŭe produktita serio de kadroj, kun sinsekvaj desegnaĵoj de la apartaj okazoj en la filmo, kiel bildstrio de la filmo aŭ iu sekcio de la filmo. Ĝi helpas al kinoreĝisoroj, direktoroj de fotografio kaj komercaj klientoj antaŭbildigi la scenojn kaj eltrovi eblajn problemojn antaŭ ol ili elspezos multe da mono en la filmado kaj la dissendo de filmo, televida programo aŭ reklamo. Krome, scenarplanoj ankaŭ helpas taksi la koston de la tuta produktado kaj ŝparas tempon. Ofte scenarplanoj inkludas sago-simbolojn aŭ instrukciaĵon por indiki la direkton de moviĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jon Gress (2015). [Visual Effects and Compositing] (“Vidaj efektoj kaj kunmetado”). San Francisco: New Riders. p. 23. ISBN 9780133807240. Alirita la 21an de februaro 2017.
  2. Whitehead, Mark (2004). Animation (“Animacio”). Pocket Essentials. p. 47. ISBN 9781903047460.
  3. Diane Disney Miller (1956). The Story of Walt Disney (“La rakonto pri Walt Disney”), Henry Holt (la eldono nun estas elĉerpigita).
  4. Christopher Finch (1974). The Art of Walt Disney: From Mickey Mouse to the Magic Kingdoms and Beyond (“La arto de Walt Disney: el Miĉjo Muso preter la magiaj regnoj”), Harry N. Abrams. Nova eldono, 2011. ISBN 978-0810998148.
  5. Newton Lee kaj Krystina Madej (2012). Disney Stories: Getting to Digital (“Rakontoj Disney: digiteco atingi”). Springer. paĝoj 55–56. ISBN 978-1461421009.
  6. Louise Krasniewicz (2010). Walt Disney: A Biography (Biografio). Greenwood. pp. 60–64. ISBN 9780313358302.
  7. Neal Gabler (2007). Walt Disney: The Triumph of the American Imagination (“La triumfo de la usona imago”). Vintage Books. paĝoj 181–189. ISBN 9780679757474.
  8. Cartoonland Mysteries (“Misteroj de desegnofilmujo”, 1935), filmeto de Walter Lantz pri scenarplana kaj animacia teknikoj.