Silezia Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Silezia Esperanto-Ligo - germane Schlesischer Esperanto-Verband, mallonge SILEO - estis regiona asocio de Germana Esperanto-Asocio en la provinco Silezio de la Germana Regno, kiu post la Dua Mondmilito plejgrandparte fariĝis "teritorio administrata de Pollando" kaj nun konsistigas la sudokcidenton de la pola ŝtato (nur eta parto ĉirkaŭ la urbo Hoyerswerda iĝis parto de GDR).

La asocio ekfunkciis en 1921 kaj havis sian sidejon en la silezia ĉefurbo Vroclavo (tiam germane nomata Breslau kaj esperantlingve Breslaŭo), universitata urbo kie jam pli frue ekzistis vigla Esperanto-grupo. Unu el la kunfondintoj estis Karl Kliem. Pri la fondo raportis interalie la numero januaro 1922 de la bulteno "Germana Esperantisto". Jam en junio 1922, la urbo kaj asocio gastigis la 11-an Germanan Esperanto-Kongreson kaj tial konatiĝis al multaj mezeŭropaj Esperanto-parolantoj.

Ekde la jaro 1936, kiam malpermesiĝis ĉiuj Esperanto-organizaĵoj en Nazia Germanio, ĝiaj anoj povis aktivi nur kaŝe, kaj praktike la lastaj aktivaĵoj ĉesis funkcii en 1945/1946, kiam pli-malpli ĉiuj germanlingvanoj de la regiono devis fuĝi al pli okcidentaj regionoj de Germanio, do al la teritorio de la postaj ŝtatoj FRG kaj GDR.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Silezia Esperanto-Asocio