Schott Music

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Schott Music estas granda muzik- kaj samtempe muziklibro-eldonejo kaj la dua plej aĝa ankoraŭ ekzista muzikeldonejo entute. Ĝin fondis Bernhard Schott en la jaro 1770. Schott eldonis inter alie la kompletan komponan verkaron de Richard Wagner, per kio la eldonejo atingis mondvastan famon; ankaŭ ekz. la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven kaj verkoj de Wolfgang Amadeus Mozart aperis tie. La la firmaa sidejo estas ekde la fondado Majenco ĉe Rejno. Schott Music evoluis en sia pli nova entrepreno-historio kiel multmedia internacia muzikkonzerno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]