Scienco kaj Kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scienco kaj Kulturo
«Scienco kaj Kulturo», titolpaĝo de la numero 6(104) de 2012
«Scienco kaj Kulturo», titolpaĝo de la numero 6(104) de 2012
revuo
Speco dumonata
Formato 50 paĝoj

Posedanto Orient-Eŭropa Sekcio de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino
Publikigisto Moskva Advokata buroo «Ŝilo kaj partneroj»
Ĉefredaktisto Dmitrij Ŝevĉenko
Establodato 1995
Stabo 127550, Rusio, Moskvo, Dmitrovskoe ŝoseo, 27, korp. 1, of. 2131
Eldonkvanto 200 ekz.
ISSN 2227-2704

vdr

Scienco kaj Kulturo estas internacia esperantlingva revuo pri aktualaj problemoj de scienco, pri kulturo kaj literaturo. La revuo aperas en Rusio, ĝin abonas legantoj el 24 landoj.

Revuo «Scienco kaj Kulturo» estis fondita en 1995, ĝia unua numero aperis en septembro 1995 kaj entute, inkluzive februaron 2013, aperis 105 numeroj.

Dum la periodo 19952011 la revuon eldonis Eŭropa Jura Universitato Justo (Moskvo), ekde 2012 — Moskva Advokata buroo «Ŝilo kaj partneroj».

Ĝia respondeca redaktoro ek de 1995 ĝis 2012 estis Vladimir Samodaj, rusia esperantisto, interpretisto, tradukisto, Honora membro de Universala Esperanto-Asocio.

Ekde 2013 la revuon redaktas Dmitrij Ŝevĉenko, rusia esperantisto, profesia ĵurnalisto, estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio.

Dum 1995-2011 — oficiala revuo de Eŭropa Jura Universitato Justo (Moskvo) kaj Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS).

En la revuo estas publikigataj materialoj pri diversaj sciencaj kaj kulturaj temoj, verkitaj de esperantistoj kaj neesperantistoj, materialoj pri la E-movada historio kaj nuno, pri eminentaj E-movadanoj, konataj kaj nekonataj ekster Rusio, pluraj el tiuj materialoj estas vere unikaj.

Ĉiu numero havas 48 paĝojn nigra-blankajn kaj kvar kolorajn kovrilpaĝojn de perfekta poligrafia kvalito. 24 paĝoj de ĉiu numero estas dediĉataj al literaturo: originala kaj tradukita prozo kaj poezio, recenzoj, humuraĵoj kaj diversstilaj ilustraĵoj. Plejparto de la aŭtoroj estas tute nekonataj al nerusia esperantistaro, do legantoj povas konatiĝi kun nova por ili bukedo de originalaj Esperanto-literaturistoj, ĉefe poetoj.

«Scienco kaj Kulturo» publikigas ankaŭ verkojn de eksterlandaj aŭtoroj — sciencistoj kaj literaturistoj. Ĉiu kontribuanto ricevas aŭtoran ekzempleron de la koncerna numero.

Entute jam estas eldonitaj (inkluzive februaron 2013) 105 numeroj de la revuo kun suma kvanto de 5250 paĝoj, inter kiuj 2520 paĝoj estas nekonataj al legantoj literaturaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]