Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sed Homoj kun Homoj
Aŭtoro Ziko van Dijk
Eldonjaro 2005
Urbo Rotterdam
Eldoninto UEA
Paĝoj 197
ISBN 9290170875
vdr

Sed Homoj kun Homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905–2005 estas titolo de libro pri la unuaj cent jaroj de Universalaj Kongresoj. Ĝin verkis Ziko van Dijk (tiam ankoraŭ nomita Ziko Marcus Sikosek) kiam li estis bibliotekisto de Biblioteko Hector Hodler de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi aperis en marto 2005 ĉe UEA en Roterdamo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Post enkonduko pri la organizado de la kongresoj sekvas naŭdek ĉapitroj pri la naŭdek kongresoj okazintaj ĝis inkluzive de 2005, kun flanka prezentado de la Esperanto-historio ĝenerale. Fontoj estis la Arkivo de UEA, diversaj Esperanto-revuoj, iomete ne-Esperantaj revuoj, libroj kaj intervjuoj. Estis uzita ankaŭ la foto-arkivo de Biblioteko Hector Hodler. La libro havas antaŭparolon de John C. Wells.

La titolon inspiris citaĵo de L. L. Zamenhof, kiu en sia parolado dum la unua UK diris, ke tie "kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj".

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]