Seestadt Aspern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stato en septembro 2012: videblas la lago kaj, en la fono, unu el la estontecaj metrostacioj

Seestadt Aspern (Seestadt = lag-urbo; propraskribe aspern Die Seestadt Wiens) estas planita kaj de 2009[1] konstruata urba kvartalo en Aspern, Vieno, ĉirkaŭ 2,5 kilometrojn for de la urblimo. Ĝia areo estas 2,4 milionoj da kvadratkilometroj, kaj ĝi provizos loĝejojn por 20000 homoj.[2], kaj same multajn laborejojn.[3] En ĝia centro troviĝas nomodonanta kvinhektara lago.[3]

Ĝi situas sur la iama tereno de la Flughaveno Aspern,[1] tuj sude de la Marchegg-a Orienta Fervojo de Vieno al Bratislavo. En 2013 ĝi ekhavos konekton al la tien plilongigota linio U2 de la metroo de Vieno, kun du stacioj Aspern kaj Seestadt.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]