Sejdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sejdo (pranorvege/praislande seidhr) estas la nomo de la nordĝermana ŝamanismo, praktikita precipe dum antaŭkristana tempo. Malsame al multaj aliaj ŝamanismaj kulturoj, en la nordia sejdo estis rigardata kiel por viroj hontiga, do la plej multaj praktikantoj estis (almenaŭ oficiale) sejdistinoj (seidhkona); tamen ekzistis virsejdistoj (seidhmadhr).

Samtempe en la mitologio, la ĉefdio Odino estis rigardata kiel la plej sperta sejdisto, por kio li estis mallaŭdata de Lokio en la poemo Lokasenna en la poezia Eddo.

Laŭ la sama mitologio, Odinon (ĉefo de la azoj, unu el la klasoj de pranordiaj dioj) iniciatis en sejdon Freja, am(or)diino kaj membro de la vanioj, la alia klaso.

Eventuala influo inter ŝamanistoj ĝermanaj kaj laponaj (nojdoj) estas disputata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]