Seksa reformmovado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-S

Seksa reformmovado. Plej gravaj postuloj de la Universala Ligo por Seksa Reformo estas: liberigo de la geedzeco kaj de la eksedziĝo de eklezia kaj ŝtata kuratoreco, reguligo de nasko en senco de respondeca infanproduktado, eŭgenika influo al la posteularo, ĝusta prijuĝo de interseksaj varioj, seksa punleĝo punante nur efektivajn atakojn al la seksa libereco, laŭmetoda seksa edukado kaj klerigado, ktp. La ligo uzas Esperanton kie oficialan lingvon apud la ĉefaj lingvoj, fama seksologo d-ro J. H. Leunbach dum la kongresoj de la ligo parolis esperante. Unu el la fondintoj de la Ligo, A. Forel estis amiko de Esperanto.