Semajnfino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Semajnfino estas la parto de semajno en kiu multaj ne laboras aŭ ne iras al lernejo. Ĝi venis el la kutimo de la ŝabato. Plejparte anglamerika koncepto, ĝi postmilite plivastiĝis en Eŭropo. Rezulte la francoj pruntis la vorton weekend de la angla sed la franclingvaj kanadanoj el Kebekio uzas la vorton fin de semaine (semajnfino).

La originale anglamerika semajnfino konsistas el sabato kaj dimanĉo. Kiam ferio okazas en vendredolundo, tio nomiĝas "longa semajnfino" kaj estas oportuno por vojaĝoj ktp.