Saltu al enhavo

Semiosis (romano)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semiosis
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Sue Burke
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 6-a de februaro 2018
Ĝenro sciencfikcio
vdr

Semiosis estas sciencfikcia romano de la usona verkisto kaj tradukisto Sue Burke. Ĝi estas ŝia unua romano kaj la unua libro en ŝia trilogio Semiosis Trilogy.[1] Ĝi unue publikiĝis en februaro 2018 en Usono de Tor Books, kaj en aŭgusto 2018 en Britio de HarperVoyager.

Semiosis temas pri kolonianoj komencantaj novan vivon en la planedo Pax kaj iliaj aliancoj kun sentipovaj indiĝenaj plantaj specioj. La titolo de la libro rilatas al semiozo, komunika procezo uzanta signoj.[1] Ĝi prioritatiĝis por la Premio Arthur C. Clarke (en) de 2019, la Memoriga Premio John W. Campbell por Plej bona Sciencfikcia Romano (en), la Ora Tentaklo Kitschies por Plej Bona Debutromano (en), kaj la Premio Locus por Plej bona Unua Romano (en). Semiozo ankaŭ estis en la listo "10 Plej Bonaj Sciencfikciaj Libroj de 2018" de la Ĉikago-Recenzo de Libroj (en). [2]

La sekvaĵo de Semiosis, Interference, eldoniĝis en oktobro 2019 kaj la tria libro, Usurpation, eldoniĝos en oktobro 2024.[1] Burke ankaŭ verkis tri novelojn lokitaj sur la planedo Pax: Adaptation, verkita antaŭ ol ŝi komencis Semiosis, kaj Spider kaj Cinderella Faraway, verkitaj post kiam ŝi kompletigis la romanon, sed antaŭ ol ĝi publikiĝis.[3]

Semiosis estis tradukita al la franca de Florence Bury, kaj eldonita en Francio en septembro 2019 de Albin Michel. [4] Ĝi tradukiĝis al la hispana de Rafael Marín[3], kaj eldonita de Dolmen Editorial en aprilo 2024.[5]

Por eviti militon kaj ekologiajn katastrofojn sur la Tero en la 2060-aj jaroj, grupo de kolonianoj provas forĝi novan vivon sur malproksima tersimila planedo kiun ili nomas Pax (latine por "paco"). Ili trovas ke la mondo estas riĉa je flaŭro kaj faŭno, kaj ŝajnas ideale taŭga por establo de nova kolonio. Sed ili baldaŭ rimarkas ke iuj el la flaŭraĵoj estas sentipovaj, kaj manipulas ilin por antaŭenigi siajn proprajn celojn.

La kolonianoj trovas forlasitan urbon faritan el vitro kaj translokiĝas sian kolonion tien. Sed ili malkovras ke la urbon kontrolas inteligenta bambu-simila planto kiun ili poste nomas Stevland. Ĝi provas malsovaĝigi ilin por prosperi kaj ekspansii, kaj la homoj konstatas ke por pluvivi, ili devas kunhavi la urbon kun ĝi. Dum tempo, la kolonianoj lernas konversacii kun Stevland uzanta signojn, kaj maltrankvila sed reciproke utila alianco formiĝas.

Dum unu el la ekspedicioj de la kolonianoj pli enlanden, ili renkontas la kreintojn de la urbo, la Vitrofaristojn. La artropod-similaj Vitrofaristoj mem estis kolonianoj kaj kunekzistis kun Stevland, sed ili forlasis sian hejmon kaj iĝis nomadaj. Malsano kaj malsaneco dekumis ilin kaj iliaj sociaj strukturoj disfalis. La renkonto kun la Vitrofaristoj ne estas amikeca kaj kondukas al atako kontraŭ la urbo. Kun la helpo de Stevland, la Vitrofaristoj estas forpuŝitaj, kaj la homoj, kelkaj Vitrofaristoj volontaj kunekzisti kun ili, kaj Stevland, formas aliancon de paca kunekzistado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Semiosis: The Planet Pax. Alirita 2024-08-27.
  2. The 10 Best Science Fiction Books of 2018 (November 28, 2018). Alirita 2024-08-27.
  3. 3,0 3,1 Publications | Sue Burke. Alirita 2024-08-28.
  4. Semiosis - Albin Michel Imaginaire. Alirita 2024-08-27.
  5. SEMIOSIS - Dolmen Editorial. Alirita 2024-08-28.

Eksteraj ligoj

[redakti | redakti fonton]