Senutila amasbuĉado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Senutila amasbuĉado, itale “inutile strage” ĉar en Italio tiu frazo naskiĝis, estas fama esprimo, kiu kaŭzis ĵustalistajn, politikajn kaj precipe diplomatiajn kverelegojn kun internaciaj komplikaĵoj. Ĝi aperis en dokumento de 1-a de aŭgusto 1917, do dum la kulmino de la masakro de la unua tutmonda milito kaj ĝuste per tiu esprimo, difinanta ĝuste la militon furorantan en diversaj eŭropaj frontoj, oni provis rezonigi kaj pacigi la landojn militantajn.

Ĝi aperas en diplomatia dokumento de la papo Benedikto la 15-a (papo ek de la 3-a de septembro 1914 ĝis la 22-a de januaro 1922). Oni scias, ke per la aliro al la trono de la aŭstria-hungara imperio de Karolo la 1-a (21-a de novembro 1916) komenciĝis pli seriozaj renkontiĝoj, pli-malpli sekretaj, inter eŭropaj militantaj registaroj por atingi pacon. En tiu, nurŝajne favora, etoso, la papo Benedikto la 15-a, sendube kuraĝigita de la porparolantoj de la nova imperiestro, lanĉis diplomatian dokumenton entenantan la faman frazon. Ĉar samtempe la aŭstria-hungara pacpropono koncedis al Italio tion, kion tiu ĉi celis per la milito (nome la teritorioj nomataj “neelaĉetitaj”), la itala registaro kaj “intervenuloj” (= militemuloj) akuzis la papon favori al aŭstria-hungaria potenco kaj tiom diplomatie intrigadis inter la eŭropaj registaroj, ke fine la espero pri paco malaperis.

Ironie, la frazo al kelkaj aperis kvaxaŭ bagateligo de la tragikaj efikoj de la milito, kiu estis certe io pli ol senutila amasbuĉado, certe ankaŭ krimo kontraŭ la homaro ktp. Vere, la papo iam, tuj post sia altroniĝo inter la posteularo de Sankta Petro, kondamnis la militon kaj konstante provis kunigi la militantojn. Historiistoj travidas en tia esprimo la prudenton de la papo, kiu, krom la registarojn, devis konsili kaj altiri al ideo, ke ĉiuj popoloj devas rezigni je iu opiniata grava rajto, la diverslandajn naciajn episkoparojn, kiuj unuope tendencis solidariĝi kun la klopodoj de siaj popoloj, dezirantaj ja jes, pacon, sed pacon kun la venko almenaŭ diplomatinivele. Liaj juĝoj kontraŭ la milito legiĝu en la antaŭaj dokumentaj esprimoj: la nuna milito “sinmortigo de la civila Eŭropo”, la nuna milito, eksplodo “de la homa frenezo”.

Kvankam malsukcesa kaj malbone taksata, la diplomatia agado de la papo daŭris instigi proponojn, por ke la pactraktato ne estu fonto de nova estonta milito: ĝuste tion li provis evitigi akre kritikante la humiligon de la landoj venkitaj, kiel rezultadis en la traktato de Versailles (1919), eĉ li energie reagis, kiam la landoj venkintaj volis ekskludi la venkitajn el la ĵus kreita Ligo de Nacioj.

Por ne lasi malkompleta la aron de la konsekvencoj, Benedikto la 15-a abrogaciis la non ekspedit (neutilas), nome la malpermeson por katolikoj politike agadi en la italaj institucioj pro la uzurpoj plenumitaj per la perforta okupo de la papa ŝtato, tiam fakte protektantaj la sendependon de la papoj, kaj la konfisko de ekleziaj havaĵoj poseditaj de la religiulaj ordenoj kiuj per ŝtata leĝo estis malpermisitaj. La papo esperis, ke per la politika ĉeesto de katolikoj la militemo trovus novan bremson.

Ankoraŭ samcele plua informo: Karolo la 1-a, la lasta imperiestro aŭstra-hungara, kohera katoliko kaj energie klopadanto rekrei la pacon inter la militantaj ŝtatoj, kaj postmilite detronigita, estis beatproklamita de la papo Johano Paŭlo la 2-a, la 3-an de oktobro 2004.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

http://www.unilibro.it/find_buy/Scheda/libreria/autore-toma_antonio/sku-12793565/bendetto_xv_e_l_inutile_strage__.htm