Sep fratinoj (kolegioj)
Aspekto
| Sep fratinoj | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| volontula asocio sepopo | |||||
| Komenco | 1927 vd | ||||
| Lando(j) | Usono vd | ||||
| |||||
| Jura formo | volontula asocio | ||||
La Sep Fratinoj (angle Seven Sisters) estas asocio de sep prestiĝaj kolegioj tradicie por virinoj en nordorienta Usono. La sepopo konsistas el:
- Barnard College, en la urbego Novjorko, Novjorkio
- Bryn Mawr College ĉe la periferio de Filadelfio, Pensilvanio
- Mount Holyoke College, South Hadley, Masaĉuseco
- Radcliffe College, kiu en 1999 plene absorbiĝis al kolegio Harvard, parto de universitato Harvard en Kembriĝo (Masaĉuseco)
- Smith College, Northampton, Masaĉuseco
- Vassar College, Poughkeepsie, Novjorkio, kiu ekde 1969 estas kuneduka kolegio por virinoj kaj viroj
- Universitato Wellesley (angle Wellesley College), Wellesley, Masaĉuseco
La Sep fratinoj estas kvazaŭ ina filio de la Hedera Ligo.

