Serena Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Serena Williams estas usona tenisistino. Ŝi naskiĝis la  26-an de septembro 1981(nun 1981-09-26)en Saginaw, Miĉigano, do nun estas 42-jara. Ekde la jaro 1995 ŝi estas tenisa profesiulo. Inter alie ŝi en 2003 kune kun la samlanda tenisisto James Blake gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj. En 2008 ŝi kun Mardy Fish duafoje gajnis tiun turniron.

Eksteraj ligiloj