Serio O de SZD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ov 841 en fervoja muzeo, Moskvo

La serio O (O signifas “osnovnoj”, la baza) estis la vaporlokomotivo de rusaj kaj sovetiaj fervojoj. O estis vaporlokomotivoj kun kvar movigaj aksoj, la formulo 0-4-0. Tiuj vaporlokomotivoj estis produktataj inter 1890 kaj 1915 kaj ankaŭ post la rusia revolucio, inter 1925 kaj 1928. Entute, estis produktitaj 9129 vaporlokomotivoj de tipo O [1].

Lastaj vaporlokomotivoj de tipo O estis uzataj ĝis 1964. Nun restis unu tia lokomotivo en funkcianta stato, kelkaj troviĝas en muzeoj kaj estas starigitaj kiel monumentoj.

Vaporlokomotivoj de la tipo O estis uzataj por treni kirastrajnojn dum la rusa enlanda milito kaj la dua mondmilito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Леонид МАКАРОВ "ОВЕЧКА". Историческая серия "Техники Молодежи". ФОТОМАГИСТРАЛЬ. Alirita 2009-03-31.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • В.А. Раков Паровозы серии О // Локомотивы отечественных железных дорог 1845-1955. — 2-е, переработанное и дополненное. — Москва: «Транспорт», 1995. — С. 140-153. — ISBN 5-277-00821-7
  • НКПС Руководство паровозному машинисту. — Москва: Государственное транспортное железнодорожное издательство, 1944. — 546 с.