Serpento-insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la insulo

La Serpento-insulo (ukraine Острів Зміїний, rumane Insula şerpilor) estas insuleto en la Nigra maro, antaŭ la Danuba delto. La insulo mem apartenas al Ukrainio, sed parton de la kontinenta grundo pretendas ankaŭ Rumanio. Laŭ la ukraina vidpunkto, la insulo estas loĝata, kio certigas rajton je la kontinenta grundo, tion pridubas la rumana ŝtato. Rumanio turnis sin en septembro de 2004 al la Internacia Kortumo de Hago.

Geografio

La insulo situas en la Nigra maro, 37 km oriente antaŭ la Danuba delto. Ĝia surfaco estas nur 17 ha. Ĝian gravecon donas la karbohidrogena resurso de la apartenanta grundo.

Historio

Mapo de la insulo

La grekoj konstruis en la 6-a jarcento a.K. preĝejon sur la insulo, estime je Akileo. Poste ĝi iĝis posedaĵo de la turkoj, ĝis 1788. Post la rusa-turka milito, ĝin ekposedis Rusio, post la Krimea milito Turkio.

Rumanio en 1879 ekposedis la Serpento-insulon. La Pariza traktato de 1947 donis la insulon al la Sovetunio, kion aprobis eĉ la rumana-soveta traktato en 1961. La sovetoj de tie povis rigardi la ŝiptrafikon de la Danuba delto. Post disfalo de la Sovetunio, la insulo iĝis parto de Ukrainio.

La rumana-ukraina baztraktato en 1997 notis, ke ne ekzistas diskutitaj teritoriaj pretendoj inter la du landoj.

Loĝantoj

Sur la insulo loĝas ĉ. 100 personoj, ĉefe armeanoj, limgardistoj, sciencistoj (geofizikistoj, sismologoj) kaj konstrulaboristoj. La ukraina parlamento decidis fondi komunumon sur la insulo, firmigante tiun ateston, ke la insulo estas loĝata, tiel ĝi rajtas je resursoj de la kontinenta grundo.

La insulo ne havas bestaron, akvofonton.

Vidindaĵoj

  • Ruino de la menciita greka preĝejo
  • lumturo
  • forlasita militbazo
  • esplora bazo de la Odesa Universitato