Sextus Tarquinius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sextus Tarquinius estis filo de la lasta (legenda) reĝo de la etruskoj, L. Tarquinius Superbus. Li estas konata pro la seksperforto de Lucretia, filino de Spurius Lucretius Tricipitinus, edzino de Collatinus kaj parencino de Lucius Junius Brutus. Pro tiu perforto komenciĝis ribelo en 510 a.K. kaj la popolo forpelis la etruskan reĝon. Dum la ribelo mortis eĉ Sextus.

En 2010 oni trovis ruinojn de rezidejo, palaco de lia patro sur areo de iama urbo Gabii, kie plenkreskis -laŭ tradicio - fondintoj de Romo, Romulo kaj Remo.