Sextus Tarquinius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sextus Tarquinius
Persona informo
Sex.Tarquinius
Naskiĝo
en nekonata valoro
Morto
en Gabii, Roma regno
Mortis pro hommortigo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Tarquin dynasty vd
Patro Tarkvinio vd
Patrino Tullia Minor vd
Gefratoj Arruns Tarquinius • Tito Tarquinio • Tarquinia vd
Profesio
Okupo Romia politikisto • Ancient Roman military personnel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sextus Tarquinius estis filo de la lasta (legenda) Reĝo de la etruskoj, L. Tarquinius Superbus. Li estas konata pro la seksperforto de Lucretia, filino de Spurius Lucretius Tricipitinus, edzino de Collatinus kaj parencino de Lucius Junius Brutus. Pro tiu perforto komenciĝis ribelo en 510 a.K. kaj la popolo forpelis la etruskan reĝon kaj establis la Romian Respublikon. Dum la ribelo mortis eĉ Sextus.

Tarquin kaj Lucretia de Ticiano (1571)

En 2010 oni trovis ruinojn de rezidejo, palaco de lia patro sur la areo de la iama urbo Gabii, kie plenkreskis - laŭ tradicio - la fondintoj de Romo Romulo kaj Remo.