Shinichi Suzuki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Shinichi Suzuki (17-a de oktobro 1898 - 26-a de januaro 1998) estis japana violonisto kaj muzikpedagogo.

Lia patro estis fondinto de la unua japana violonfabriko. Tamen, Shinichi Suzuki ne komencis lerni ludi violonon ĝis li estis 17 jara. En 1921-8 li studis violonludon en Germanio, kaj revenis al Japanio en 1930.

Suzuki ĉefe famas por sia instrumetodo, kiu komoence nur aplikiĝis por arĉinstrumentoj. La metodo estas intertempe multe uzata en multaj landoj.

La metodon ĉefe distingas:

  • Gepatra kunlaboro, t.e. ke la gepatroj tre aktive partoprenas en la instruadon
  • Intensiva aŭskultado, la lernanto aŭskultas la lernotan muzikon antaŭ kaj dum la lernado
  • Malfrua lernado pri notoj, t.e. la lernanto kutime akiras certan lerton ludi la instrumenton antaŭ lerni legi notojn.

La menciitaj distingaĵoj tre faciligas instruadon al junaj infanoj (la komencantoj ofte estas tri jara, kelkfoje eĉ pli juna).