Sieĝo de Sirakuzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sieĝo de Sirakuzo, farita de la Romia Respubliko, okazis en 214-212 a.K., fine de kiu estis venkita Sirakuzo, ĝis tiam greka polis situa en la orienta marbordo de Sicilio. La romianoj detruis la urbon kaj kiel konsekvenco, ili atingis la kontrolon de la oriento de Sicilio. Dum la sieĝo, la urbo estis defendita per la armiloj kiujn disvolvigis Arkimedo, responde al la mendo fare de Epicido, tirano de Sirakuzo. Arkimedo estis murdita fine de la sieĝo fare de romia soldato, kontraŭ la ordonoj de la romia generalo, Marko Klaŭdio Marcelo, respekti la vivon de la grava greka matematikisto.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plutarko. Paralelaj vivoj: «Marcelo». [1] en greka, konsultita la 17an de Aprilo 2017.