Sigitas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sigitas estas litovlingva vira persona nomo, mallongigo estas Sigis. Origino estas la latinigita germana persona nomo Sigitus, kiu estas diminutiva formo de la mallongigo Siggi de la mitologia personaĵo Sigfrido la drakmortiginto. La nomo venis al Litovio pere de la legendoj pri Genoveva kaj Sigfrido[1].

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Sigitas Jakubauskas (naskiĝis en 1958), eksa futbalisto kaj nuna futbala trejnisto
  • Sigitas Mitkus (naskiĝis en 1962), inĝeniero, fakulo pri konstrua juro, profesoro
  • Sigitas Parulskis (naskiĝis en 1965), lirikisto, dramisto kaj romanverkisto
  • Sigitas Plaušinaitis, tradukisto kaj docento pri germanistiko
  • Justinas Sigitas Pečkaitis (naskiĝis en 1946), juristo kaj profesoro
  • Sigitas Tamkevičius (naskiĝis en 1938), katolika arkiepiskopo
  • Sigitas Zigmas Geda (1943-2008), poeto

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 327