Signalflago
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La sistemo de signalflagoj, la internacia normigo de marveturaj signalflagoj, enhavas la flagojn por ĉiuj 26 literoj de la latina alfabeto, plus la ciferoj. La signifo de la flagoj estas universale registrita de la IMO (Internacia Martrafika Organizaĵo).
Signalflagoj estis en antaŭaj tempoj la maniero por komuniki inter la ŝipoj, ĉi tiu komunikado ankoraŭ estas uzata sed tamen grandparte forpelita de pli modernaj komunikiloj, speciale de la radiokomunikado.
Signalflagoj[redakti | redakti fonton]
A | Atentu, tenu distancon, veturu malrapide | B | Mi transportas danĝerajn materiojn | |||
C | Jes (konfirmo) | D | Mi malfacile povas manovri | |||
E | Mi ŝanĝas la direkton al tribordo | F | Mi estas konfuzita, konektu kun mi | |||
G | Mi bezonas piloton | H | Mi havas piloton surŝipe | |||
I | Mi ŝanĝas la direkton al babordo | J | Mi brulas, tenu distancon | |||
K | Mi havas mesaĝon por vi | L | Vi tuj haltu vian ŝipon | |||
M | Mia ŝipo haltiĝis | N | Ne (negacio) | |||
O | Iu eksterŝipe | P | Ĉiuj ŝipanoj venu al la ŝipo: preparo por hisi la velojn (Blua Petro) | |||
Q | Kvaranteno | R | Vi singarde ekveturu | |||
S | Mi retroveturas | T | Ne venu proksime de mi | |||
U | Vi stiras danĝeran direkton | V | Mi bezonas helpon | |||
W | Mi bezonas kuracistan helpon | X | Interrompu vian manovron | |||
Y | Mi trenas mian ankron sur la fundo | Z | Mi bezonas trenŝipon | |||
< | Respondoflago | v1 | Unua anstataŭa vimplo | |||
v2 | Dua anstataŭa vimplo | v3 | Tria anstataŭa vimplo | |||
1 | 2 | |||||
3 | 4 | |||||
5 | 6 | |||||
7 | 8 | |||||
9 | 0 |
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://lingvo.org/flagoj La flago-alfabeto por Esperanto, kun verdaj flagoj por la supersignitaj literoj
- http://www.anbg.gov.au/flags/signal-meaning.html
- http://www.flagsfantastic.com.au/html/nautical.html
- http://www.anbg.gov.au/flags/signal-flags.html