Signetics
Aspekto
Signetics | ||
---|---|---|
Signetics | ||
integrated device manufacturer vd | ||
Dum | 1961 - 1975 | |
Sidejo | Sunnyvale | |
Lando | Usono | |
TTT | Oficiala retejo | |
Signetics estas historia usona teknologia firmao, fondita en 1961 kaj malfondita en 1974 per transpreno de la nederlanda konzerno Philips. Ĝia ĉefsidejo estis en Sunnyvale (Kalifornio). La urbo Sunnyvale estas parto de la tiel nomata Silicia Valo.
La Signetics-nomo daŭre estas utiligita fare de la firmao Signetics Korea, iama Signetics-filio en Koreio por testo kaj enpakado de integraj cirkvitoj. Signetics Korea evoluis en sendependan subkontraktiston por la konzerno Philips en 1995 kaj malfermis filion en Usono en 1996. En 2000, Signetics Korea estis aĉetita fare de la korea konzerno Young Poong.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la korea firmao (koree)