Sikanaj montoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la Sikanaj montoj interne de la insulo Sicilio.

La Sikanaj montoj (en itala lingvo, Monti Sicani) estas montara sistemo kiu troviĝas en la centro-suda parto de la insulo Sicilio, inter la provincoj Agrigento kaj Palermo. La plej alta pinto estas Rocca Busambra, kun 1.613 metroj super la marnivelo. Per la nomo "Sikanaj montoj", krome, oni indikas la municipojn kiuj troviĝas en vasta zono de la insulo, situanta mezvoje inter Palermo kaj Agrigento norde suden, inter Trapanio kaj Kaltaniseto de okcidento al oriento.

La teritorio karakteriziĝas je monteta zono el argileca kaj sableca origino dediĉita al la bestobredado kaj montara regiono, de pli ol 900 m el kalkoŝtonoj de la mezozoiko. Pluraj el ĝiaj pintoj superas mil metrojn, kun la elstaraĵoj de Rocca Busambra kaj Monto Cammarata, ambaŭ de pli ol 1.500 m.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]