Silikata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeno
Ĉiujara meznombra koncentriteco di silicia acido en mara surfaco. Datumoj de la Monda Oceana Maparo 2005.

Silicia acido estas oksigenaj acidoj de la silicio. La plej simpla silicia acido estas monosilicia acido (ortosilicia acido) Si(OH)4. Ĝi estas tre malforta acido (pKs1 = 9,51; pKs2 = 11,74) kaj emas al kondensiĝo. Akvodisigoj kondukas al kombinaĵoj kiel dusilicia acido (pirosilicia acido) (HO)3Si–O–Si(OH)3 kaj trisilicia acido (HO)3Si–O–Si(OH)2–O–Si(OH)3. La ciklaj (ringformaj) siliciaj acidoj (ekz. ciklotrisilicia acido kaj ciklotetrasilicia acido) havas la ĝeneralan sumformulon [Si(OH)2–O–]n. Polimeroj nomiĝas kiel metasilicia acido (H2SiO3, [–Si(OH)2–O–]n).

Ĝenerala formulo de ĉiuj siliciaj acidoj estas H2n+2SinO3n+1, sed oni ofte donas la formulon SiO2 · n H2O. La akvo ĉe la silicia acido ne estas kristala akvo, sed povas disiĝi per kemia reakcio kaj formas hidroksilajn grupojn.

Estiĝo

Monosilicia acido formiĝas per hidrolizo de siliciaj halogenidoj kiel silicia tetrafluorido kaj silicia tetraklorido kaj hidrolizo de tetraalkoksisilano.

En akvaj suspensioj de amorfaj, dispersaj SiO2 formiĝas malrapide la monosilicia acido. Ĉe 25 °C solviĝas ĉ. 120 mg SiO2 je litro: