Silicon Valley Bank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silicon Valley Bank
Silicon Valley Bank
porprofita banko • negocopublika kompanio • bridge bank in the United States vd
Dum 17-a de oktobro 1983 - nekonata/nuntempe
Sekvanto Silicon Valley Bridge Bank
Jura formo California general stock corporation
Sidejo Santa Clara
Lando Usono
Estr(ar)o Greg Becker
ISIN-kodo US78486Q1013
filiaj kompanioj Silicon Valley Bank UK • SPD Silicon Valley Bank vd
Posedataj kompanioj SPD Silicon Valley Bank vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Silicon Valley Bank (SVB) - en Esperanto "banko de la Silicia Valo" - estis banko en Usono. Ĝi fondiĝis la 17-an de oktobro 1983 kaj havis sian centran sidejon en Santa Clara, Usono.

SVB estis la 16-a plej granda banko en Usono kiam ĝi fiaskis la 10-an de marto 2023, kaj estis la plej granda banko per enpagoj en la la Silicia Valo - kie akumuliĝas aparte multaj altteknologiaj firmaoj. Kiel ŝtate posedita banko, ĝi estis reguligita fare de la Kalifornia Sekcio de Financa Protekto kaj Novigado (angle California Department of Financial Protection and Innovation, DFPI) kaj estis membro de la Federacia Rezerva Sistemo. La banko funkciigis oficejojn en 13 landoj kaj regionoj.

La 10-an de marto 2023, ĝi malsukcesis, kiam klientoj amase samtempe volis elpreni siajn enpagojn. La DFPI "revokis ĝian ĉarton", do fermis kaj malfonis la bankon, transdonante la komercon en restrukturigon de ŝtata institucio nomata Federal Deposit Insurance Corporation (FDIC). En la momento de sia fermo, temis pri la dua plej granda banka fiasko en la historio de Usono (tiumomente daŭre plej granda fiasko estas kraŝo de banko nomata Washington Mutual de Seatlo en 2008).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]