Silver
Silver | |
---|---|
Silver dum Lucca Comics & Games 2008 | |
Persona informo | |
Plumnomo | Silver |
Vera nomo | Guido Silvestri |
Dato de naskiĝo | 9-a de decembro 1952 |
Naskiĝloko | Modeno [+] |
Aĝo | 71 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | bildliteraturisto |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Silver (naskiĝis la 9-an de decembro 1952 en Modeno; vera nomo Guido Silvestri) estas itala bildliteraturisto
Silver komencis labori kiel komiksisto ĉe la desegnejo de Franco Bonvicini - plej konata kiel Bonvi - aŭtore de Sturmtruppen, per kiu lernadis la laboron, komence je roluloj kiel Cattivik, Nick Carter kaj Capitan Posapiano; baldaŭ fariĝis aŭtoro de siaj propraj rakontoj, pri la samaj roluloj.
En 1974, en la revuo Corriere dei Ragazzi liaj unuaj bildstrioj estis publigitaj; la roluloj estis bestoj kiuj loĝas en kampara bieno. Eĉ se la unua bildstrio montris nur virkokon, simpatia helblua lupo fariĝis la ĉefrolulo; Lupo Alberto, enamiĝinta en la kokino Marta kaj malhelpita de la terura kaj dika hundo Moseo, gardisto de la kokinejo.
Ek de dudek jaroj li loĝas en Milano.