Sim
Se la artikolo havas pli ol unu mankon, bonvolu uzi la ŝablonon {{Pluraj problemoj}}. Krome aŭtomate aldoniĝas la kategorio Kategorio:Artikoloj sen ŝablono.
Sim (ruse Сим) estas urbo en Ĉelabinska provinco en Rusio.
- loko: 54° 59′ N 57° 45′ O / 54.983 °N, 57.750 °O (mapo)Koordinatoj: 54° 59′ N 57° 45′ O / 54.983 °N, 57.750 °O (mapo)
- horzono: UTC+5h (diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj) (en jaro 2005)
- loĝantaro:
- 13,9 mil (en 1959);
- 17.9 mil (en la aglomeraĵo en 2000).
Troviĝante sur okcidenta deklivo de suda Uralo, ĉe rivero Sim (Сим), en 9 km de fervoja stacio Simskaja (Симская), ĝi estis fondita je la jaro 1759 kaŭze de konstruado de ferfabriko. Dum la kampula milito gvide de Jemeljano Pugaĉov (1773-1775) fabriko estis detruita, sed denove rekonstruita jare 1778. Statuton de urbo Sim akiris jare 1942. Ekonomiko de la urbo bazitas sur ferindustrio. En la urbo funkcias historia muzeo dediĉita al revolucio. Sim estas ankoraŭ konata per la fakto, ke tie naskiĝis fama rusia akademiano Igor Kurĉatov.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 75209505.
La urbo estis fondita en jaro 1759.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1942.