Simojärvi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simojärvi
Bordo de Simojärvi
Bordo de Simojärvi
lago • lake or pond
Situo Komunumo Ranua en Laponio (Finnlando)
Ĉefaj elfluoj Simojoki
Areo de la baseno 630 km²[1]
Datenoj
Koordinatoj 66° 2′ 58″ N, 27° 12′ 25″ O (mapo)66.04933333333327.207176.3Koordinatoj: 66° 2′ 58″ N, 27° 12′ 25″ O (mapo)
Simojärvi (Finnlando)
Simojärvi (Finnlando)
DEC
Simojärvi
Simojärvi
Map
Simojärvi
Supermara alteco 176,3 m
Surfaca areo 89,93 km²[1]
Akva volumeno 450 000 000 m³[1]
Maksimuma profundo 27 m[1]
Averaĝa profundo 5 m[1]
vdr

Simojärvi estas lago en Finnlando en provinco Laponio en komunumo Ranua. Ĝia areo estas 89,9329 km², longo de bordo 239,115 km kaj la plej granda profundo 27 m. La lago elfluas en Välttämönjärvin. Simojärvi inkludas du lagopartojn, kies kontakto estas mallarĝa. Areo de la pli suda el tiuj partoj estas proksimume 55 km² kaj de la pli norda 35 km². Longo de la pli suda parto estas proksimume 13 km kaj longo de la pli norda parto 18 km. Se ankaŭ apuda lago Välttämönjärvi, kiu havas proksimume saman altecon, estas kalkulata parto de Simojärvi, areo de la lago estas pli ol 100 km². Simojärvi havas multe pli ol 100 insulojn. Kvalito de akvo de Simojärvi estas bonega. Simojärvi estas la 50-a plej granda lago en Finnlando. La plej granda insulo estas Porosaari, kie estas ankaŭ lageto. Simojärvi havas ankaŭ grandajn kabojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 JÄRVIWIKI - Simojärvi (yhd.)