Sin rodeos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sin rodeos
filmo
Originala titolo Sin rodeos
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2 mar. 2018
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Kiko de la Rica
Reĝisoro(j) Santiago Segura
Produktisto(j) Mikel Lejarza Ortiz • Santiago Segura
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Roque Baños
Rolantoj Maribel Verdú • Diego Martín • Toni Acosta • Rafael Spregelburd • Bárbara Santa-Cruz • Cristina Castaño • Cristina Pedroche • Santiago Segura • Paco Collado
IMDb
vdr

Sin rodeos [sinroDEos] (Senĉirkaŭe) estas hispana filmo de 2018 reĝisorita de Santiago Segura kaj ĉefrolulita de Maribel Verdú.[1] Ĝi premieris la 2an de marto 2018. Temas pri nova versio de la komedio Sin filtro (2016) verkita kaj reĝisorita de la ĉilia Nicolás López.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La aktorino Maribel Verdú.
La reĝisoro Santiago Segura.
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Paz havas vivon ŝajne perfekta. Ŝi havas laborpostenon, partneron, amikinojn… sed ŝi sentas, ke io ne glatas. Ŝi sentas angoron kaj premon: io ne bone funkcias. Malespere ŝi venas al konsultejo de barata “sanigito” nome Amil Narayan, kiu proponas al ŝi la solvon por ŝiaj problemoj: nome magia trinkaĵo preparita el jarmilaj plantoj kiu liberigos sian ŝtreĉiĝon. La trinkaĵo aspektas pli forta ol atendite. Paz trafas surprizan rezulton: post engluti akcidente la tutan trinkaĵon, ŝi iĝas virino "senfiltra". Ŝi diras ĉion kio venas al ŝia kapo, ĉu ĝi konvenas ĉu ne.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Maribel Verdú kiel Paz
  • Candela Peña - Ŝoforino
  • Diego Martín - Gabriel
  • Rafael Spregelburd - Roberto "Dante"
  • Cristina Pedroche - Alicia García
  • Santiago Segura - Manolo Ramos "Amil Narayan"
  • Cristina Castaño - Vanessa
  • Bárbara Santa-Cruz - Alejandra
  • David Guapo - Borja
  • Toni Acosta - Beatriz González "Bea"
  • Enrique San Francisco - Kiko
  • Florentino Fernández - interreta teknikisto
  • El Gran Wyoming - Psikiatro
  • Alaska - Ŝi mem

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Sin rodeos (2018) - FilmAffinity». Konsultita la 7an de majo 2020.
  2. Pando, Juan (11a de januaro 2018). «Sin rodeos». Fotogramas. Konsultita la 7an de majo 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝlipo en acontracorrientefilms.com


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sin rodeos (película) en la hispana Vikipedio.