Saltu al enhavo

Sinagogo de Újpest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sinagogo (Újpest))
Sinagogo de Újpest
sinagogo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo novmaŭra arkitekturo vd
Estiĝo 1886
Lando Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Újpest
Situo
Geografia situo 47° 33′ 44″ N, 19° 4′ 58″ O (mapo)47.5622419.08287Koordinatoj: 47° 33′ 44″ N, 19° 4′ 58″ O (mapo)
Sinagogo de Újpest (Budapeŝto)
Sinagogo de Újpest (Budapeŝto)
DEC
Lokigo de Budapeŝto en Hungario
Situo de Sinagogo de Újpest
Map
Sinagogo de Újpest
Retejo https://www.ujpestizsinagoga.hu/
vdr

La Sinagogo en Újpest estas funkcianta neologa sinagogo en la Budapeŝto, en distrikto Újpest.

Sinagogo en Újpest

La judoj konstruis sinagogon en Újpest inter 1885-1886. En 1909 la sinagogo estis pligrandigita, ĉar la interna parto jam ne sufiĉis por la preĝantoj. En 1911 orgeno alvenis el sinagogo de Kecskemét. En 1944 oni atakis kaj prirabis la sinagogon. En 1946 la konstruaĵo estis renovigita kaj la korto iĝis pli granda. Post 2 jaroj oni metis sur la eksterajn murojn 4 reliefojn, kies teksto priskribas sorton de la judoj en la 1940-aj jaroj.

La konstruaĵo havas 3 navojn. En la finoj de la flanknavoj situas la ŝtuparejoj al la galerioj, kiujn tenas feraj kolonoj. La interna parto imitas Grandan Sinagogon de Budapeŝto.

Sinagogo en Újpest