Sinagogo de Bonn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la nova bonna sinagogo en 2011

La sinagogo en la kvartalo Gronau de Bonno, en la nordo de la "federacia kvartalo" tuj sude de la bonna konstruaĵo de la nacia ministerio de eksteraj rilatoj, estis starigita en 1959. Temas pri la nun sola sinagogo en Bonno; la konstruaĵo estas protektata monumento.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la historia juda kvartalo de la urbo Bonno, instalita en 1715, meze de la 18-a jarcento estis starigita sinagogo; en 1879 estis inaŭgurita nova sinagoga konstruaĵo borde de la rivero Rejno. Ekde la jaro 1932 ankaŭ ekzistis "orienteŭropa juda preĝsalono" de ortodoksa judismo. En 1933 la urba juda komunumo havis proksimume 1200 membrojn.

memorejo el ŝtonoj de la sinagogo de 1879 borde de la rivero Rejno

La sinagogo kadre de la pogromoj de novembro 1938 estis detruita kaj pli poste la ruinoj estis forigitaj. Post la Dua Mondmilito la teritorio, proksime de la urbocentro, estis aŭtoparkejo ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj. Ĉe la apuda rejna promenejo estis starigita memoriga monumento pri la sinagogo. Tiam publikiĝis planoj ke en la sinagoga loko estu starigata luksa hotelo. Multaj bonnaj sociaj iniciatoj, inter ili ankaŭ la loka Esperanto-grupo, forte engaĝiĝis kontraŭ tiu plano kaj favore al juda kaj priholokaŭsta muzeo de la tiutempa germania ĉefurbo en la loko de la eksa sinagogo. La esperantlingva bulteno GEJ-gazeto raportis pri la lokaj protestoj.[2] Tamen la planoj ne estis ŝanĝitaj kaj la nova hotelo konstruiĝis.

Post la Dua Mondmilito la urba juda komunumo komence konsistis nur el malmultaj salonoj, kiuj ekde la jaro 1947 por preĝado uzis ĉambron en privata domo. Ekde la jaro 1949 la nova funkcio de Bonno kiel registara sidejo de la Federacia Respubliko de Germanio rezultis en ampleksa pligrandiĝo de la urba juda komunumo, tiel ke pliurĝiĝis la neceso de propra komunuma kunvenejo kaj preĝejo. Pri la planado taskiĝis la arkitekto Helmut Goldschmidt. Post ekkonstruo en aprilo 1958, la sinagogo ĉe la norda rando de la tiama parlamenta kaj registara kvartalo jam la 26-an de majo 1959 per solenaĵo povis esti inaŭgurita. La strato de la sinagogo ricevis la nomon "Tempelstraße", do "templa strato", reference al la juda templo.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La komplekso konsistas el duetaĝa sinagogo en la orienta parto (pli proksime de la rivero Rejno) kaj de origine same du-etaĝa (poste pliampleksigita al trietaĝa) komunuma centro en la okcidenta parto. Ambaŭ konstruaĵoj estas ligitaj per centra vitra enirejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. listo de monumentoj de la urbo Bonno, paĝo 54, numero A 3672. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2013-02-16.
  2. "Malkonstruo de la sinagogaj muroj en la frg-a ĉefurbo", plenpaĝa artikolo de Thomas Pusch en GEJ-Gazeto 5.87 (septembro-oktobro 1987), paĝo 21