Sinodo de la Episkopoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Sinodo de la Episkopoj estas permanenta institucio de la Episkoparo de la Katolika Eklezio. Ĝin kreis la papo Paŭlo la 6-a responde al invitoj de la Konciliaj Patroj de la Dua Vatikana Koncilio, kiuj celis vivteni la spiriton formiĝintan dum la Koncilio mem. La fondanta dokumento estas Apostolica Sollicitudo publikigita kiel Motu Proprio la 15-an de septembro 1965,[1] el kiu aperas ke tiu institucio estas tute nova. Fakte tiu asembleo de reprezentantoj de la katolika episkoparo ricevas nur la taskon helpi la papon en ties estrado de la tutmonda eklezio.

Eklezia leĝaro rilate al la sinodo de la episkopoj[redakti | redakti fonton]

Tiu sinodo estas reguligita de la eklezia kodo (Codex Iuris Canonici) en la numeroj 342-348[2] kaj de la kodo por la Orientaj Eklezioj en la numero 46. Ĝiajn membrojn elektas la Episkopaj asembleoj, kaj ricevas akcepton de la papa aŭtoritato; estas ankaŭ fiksaj membroj (gravaj episkopoj) kaj elektitaj religiuloj. Aliaj membroj estas deciditaj rekte de la papo; ili povas esti eĉ laikoj aparte kompetentaj pri la temo diskutota.

La sinodaj rezolucioj estas prezentataj al la Papo, kies konsento estas bezonata por la publikigo.

Okazintaj asembleoj[redakti | redakti fonton]

La lastaj ordinaraj asembleoj de la Sinodo de la Episkopoj okazis:

  • en 2008 (dekdua asembleo) pri “La vorto de Dio en la vivo kaj misio de la Eklezio”
  • en 2012 (dektria asembleo) pri "La nova evangelizado por la transdonado de la kristana kredo"
  • en 2015 (dekkvara asembleo) pri "La vokiteco kaj misio de familio en la Eklezio kaj en la nuntempa mondo"

La asembleaj renkontiĝaroj estis kutime antaŭataj de diversaj, diversloke kaj diversmembre, pritraktadoj de la temo. Unu jaron antaŭ la dekkvara asemblo okazis eksterordinara asembleo pri la sama temo.

La lingvoj ĝis nun uzitaj aŭ akceptitaj estas: araba, angla, ĉina (tradicia aŭ simpligita), franca, germana, itala, latina, portugala, hispana. Dum la dekkvara asembleo la Circuli minores (laborgrupoj) uzis nur la anglan, la francan, la germanan, la hispanan kaj la italan.

Notoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Paulus PP. VI (1965-09-15). Apostolica Sollicitudo (latine). Vatikano. (En la sama retpaĝaro estas tradukoj en pluraj lingvoj)
  2. Codex Iuris Canonici - liber II (latine). Vatikano. Alirita 2015-10-23.