Sinuso (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sinusoj (latine sinus paranasales) estas strukturoj, enostaj faciaj kavaĵoj, apud nazo. La sinusoj estas:

Tiuj sinusoj, veraj aneksaĵoj de la nazkavoj, komunikiĝas kun tiuj ĉi pere de duktoj aŭ truoj; kaj sekve ofte inflamiĝas ĉe nazmalsanoj. Karia supra molaro povas kaŭzi maksilan sinusiton. Sinusito, konata ankaŭ kiel sinusinfektonazosinusito, estas inflamo de sinusoj rezulte en simptomoj. Oftaj signoj kaj simptomoj estas dikigo de naza mukozo, ŝtopita nazo, kaj doloro ĉe la vizaĝo. Aliaj signoj kaj simptomoj povas esti febro, kapdoloro, malgrandigo de flarsento, gorĝodoloro, kaj tuso.