Sistema elementa nomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inter la jaroj 1965 kaj 1985 oni eltrovis la elementojn kun atomnumeroj 104-109. Tiuj radioaktivaj elementoj havas tre mallongan duoniĝodaŭron. Ili estas listigitaj laŭ la nomoj rekomenditaj de IUTAK.

Oni komencis al ili doni nesistemajn nomojn, simile al la aliaj elementoj. Tiel, elementon 104 oni baptis ruterfordio. En la verko "Nepivaj Vortoj" troviĝas esperantigita formo de la rusa nomo por la sama elemento: kurĉatovio. Por elemento 105 tiu sama verko registras 'hanio'. Sed komence de elementnumero 104 IUTAK decidis (almenaŭ provizore) enkonduki sistemajn nomojn por la novaj elementoj.

  numero     vortradiko   simbolo
0 nil n
1 un u
2 bi b
3 tri t
4 kvad q
5 pent p
6 heks h
7 sept s
8 okt o
9 en e

La sistemo de IUTAK por nomi ilin estas bazita sur ilia atomnumero. Al ĉiu cifero en la numero oni asignas klasikan nombran vorteron, nome la ĉi-dekstran.

Tiel, la elemento kun atomnumero 107 havas jenan nomon: un-nil-sept-io, aŭ unnilseptio. La -io estas la finaĵo por ĉiu elementnomo. Ĉi tie oni simple transskribas la sistemon de IUTAK, kiu estas disvolvita por la angla lingvo. Malsame ol la aliaj elementoj, tiuj ĉi elementoj havas tri-literajn simbolojn. Ili estas bazitaj sur la unua litero en ĉiu vortero. La simbolo por unnilseptio estas do Uns. B.v. noti, ke la du literoj 'n' de unnilseptio kaj aliaj tiaj elementnomoj estas probable retenindaj, ĉar ili konsistigas la elementan simbolon.

Eble oni devus ankaŭ noti, ke tiuj ĉi IUTAK-nomoj ne plaĉas al usonaj kemiistoj. Eĉ IUTAK indikis, ke la nomoj estas nur provizoraj.